vivo malvivo
[Незавершенное] [Мерайли]

vivo, malvivo

Impreso de nubo —
Aŭ tamen de homo?
Ĉiam hejme en dubo —
Kies vere ĉi domo?

Treniras laŭ strato
En kvazaŭ flugado —
Senkorpa kantato
Sen propra kantado;

Pro devo elpensas
Nedevigan scion,
Kelkion atendas —
Sed kiu konas kion?

Kaj kiom ajn faras,
Dum kontraŭfaranto,
Esperon miskunparas
Kun malesperanto.

sumero 1974


[Незавершенное] [Мерайли]